Page 9 of 11

Re: Esperanto team - TAC 2016 - Team Thread

Posted: Sat Jun 25, 2016 1:09 pm
by IronMike
allhandsondex wrote:Hodiaux en la urbo en kiel mi logxas estas urbfesto, kaj sur la placo mi vidis esperanto-budon! Tiel, mi faris hodiaux mian unuan konversacion en Esperanto! Malfacila mi spontane kreis frazojn, sed ni komunikis :D :D :D :D


Mojosa afero!

Kaj, se ne gxenas, mi pensas ke via frazo estu "...la urbo en kiu mi logxas..."

Re: Esperanto team - TAC 2016 - Team Thread

Posted: Sun Jul 03, 2016 6:30 am
by IronMike
Se vi ne scias, mi sxatus informi vin ke hodiaux komencas la julia Esperanto-sumoo. Esperanto-sumoo estas defio en kiu legantoj promesas legi X-kvanton da pagxoj en Esperantalingva libro.

Mi promesis legi ne malpli ol 3 pagxoj tage en la libro Trezoro.

Re: Esperanto team - TAC 2016 - Team Thread

Posted: Sun Jul 10, 2016 3:56 am
by IronMike
Hodiaux (10-a julio) estas la fina tago de la julia-sumoo de Esperanto.

La sekva Esperanto-sumoo estos la septembra sumoo, de la 11-a gxis la 25-a de septembro.

Cxu vi partoprenos? Pli da informo cxi-tie.

Re: Esperanto team - TAC 2016 - Team Thread

Posted: Sun Jul 10, 2016 9:04 am
by Radioclare
Mi forgesis partopreni ĉi-foje sed espereble partoprenos septembre! Mi havas libron pri la historio de Litovio kiun mi ege volas legi sed ial ankoraŭ ne malfermis.

Re: Esperanto team - TAC 2016 - Team Thread

Posted: Sun Jul 10, 2016 9:34 am
by tarvos
Mi iros al IJK vendrede, ĉu iu alia kunvenos? Ni povas babili pri lingvoj :)

Re: Esperanto team - TAC 2016 - Team Thread

Posted: Wed Jul 20, 2016 9:22 pm
by Radioclare
La bone konata retkurso lernu.net finfine relanĉiĝis ĉi-semajne :) La nova retpaĝaro aspektas tute moderna kaj bela, kaj ĝenerale mojosas :) Se vi jam havis konton ĉe la malnova retpaĝo, ĝi daŭre funkcios kaj vi povos ensaluti senprobleme. Se vi ne jam havas konton, certe indas registriĝi, ĉar ekzistas biblioteko kiu ŝajne enhavas ekzemplerojn de Esperantlingva muziko kaj ankaŭ mallongojn artikolojn por legi.

tarvos - Mi esperas ke vi ĝuas la IJKon :) Mi jam vidis kelkajn bildojn ĉe Facebook kaj ĝi aspektas bonege.

Re: Esperanto team - TAC 2016 - Team Thread

Posted: Sun Jul 31, 2016 1:56 am
by IronMike
(Mi sercxis, sed ne trovis cxi-ligilon jam aperintan cxi-tie.)

Esperanta retradio havas cxiu-tagan novajxon k ligilojn al Esperantalingvaj pagxaroj.

Ekzemple, cxi-tie estas sonartikolo kiun vi povas auxskulti k legi: Pli rapide, pli rapide

Re: Esperanto team - TAC 2016 - Team Thread

Posted: Sun Jul 31, 2016 12:29 pm
by geoffw
Radioclare wrote:La bone konata retkurso lernu.net finfine relanĉiĝis ĉi-semajne :) La nova retpaĝaro aspektas tute moderna kaj bela, kaj ĝenerale mojosas :)


Mi nur hieraŭ vidis ke la ekzamenoj ĉe lernu.net tute malaperis!

Re: Esperanto team - TAC 2016 - Team Thread

Posted: Sun Sep 11, 2016 5:15 am
by Meddysong
geoffw wrote:Mi nur hieraŭ vidis ke la ekzamenoj ĉe lernu.net tute malaperis!

Ili revenos. Antaŭnelonge Erin (la ĉefulino ĉe Lernu) vizitis min dum mallonga feriumado en Britio kaj klarigis, ke ili decidis relanĉi la retejon kvankam pluraj antaŭaj eroj (ekzamenoj, privatmesaĝado) ankoraŭ ne estas pretaj. Pli bone relanĉi la bazan retejon kaj reverki aliajn erojn fone ol prokrasti ĉion :)

Re: Esperanto team - TAC 2016 - Team Thread

Posted: Tue Oct 18, 2016 8:06 pm
by Radioclare
Thought some people here might be interested in this. Amikumu is a new app currently in production, which will enable you to search for speakers of your target language near your current location. The creators are sourcing funding at the moment and then the intention is for it to be released to Esperanto speakers first, with the app then being rolled out for all languages next summer. There's a video on the Kickstarter page which explains it properly :)