Saluton Stelle! Se vi ĝuas lerni Esperanton, miaopinie tiu sufiĉas
Ŝajnas ke vi jam lernis multon!
Mi ne memoras ĉu vi estas ĉe Twitter aŭ ne, sed se jes kaj vi sekvas min, vi vidos ke en mia biografio mi skribis simple "Mi neniam intencis lerni Esperanton". Verŝajne mi do ne estas la plej bona persono por respondi al via demando!
Mi unue eklernis en 2002, ĉar tiam mi estis juna kaj enamiĝis en knabo kiu ege interesiĝis pri la lingvo. Mi tuj ŝatis la logikon de Esperanto, sed mi tute ne interesiĝis pri la renkontiĝoj do ĉesis lerni post kvar ĉapitroj de "Teach Yourself Esperanto". Dum 2004 tiu sama amiko renkontis novan koramikinon ĉe Esperanto-renkontiĝo en Italio, kaj ŝi parolis nur la rusan kaj Esperanton. Mi iom ĵaluzis(!) pro ŝi kaj ekstudis Esperanton denove por povi ekkoni ŝin kaj eltrovi kia ŝi estas
Poste la vivo fariĝis pli komplika kaj mi perdis kontakton kun ambaŭ homoj. En 2006 mi trovis min en vivan situacion malfacilan kaj dum vojaĝado en Germanio, tute hazarde vidis Esperanto-budon ĉe iu lingva foiro. Tiu memorigis min pri la lingvo kaj verŝajne nur pro manko da aliaj ebloj mi eklernis ĝin pli profunde. Mi aliĝis al la asocio por junuloj en Britio kaj per tiu renkontis mian nunan fianĉon
Ekde tiam Esperanto fariĝis parto de mia ĉiutaga vivo (ĉar ni ofte uzas ĝin kiel sekretan lingvon inter ni) kaj mi eĉ sep jarojn laboras volontule por la Esperanto-asocio ĉi tie en Britio. Tamen tiu vere neniam estis mia intenco, kaj pro tio mia frazo ĉe Twitter.
Mi skribis ĉi tiun en Esperanto ĉar vi tiom bone skribis vian mesaĝon. Sed se vi ne komprenas ion kaj ŝatus ke mi traduku - simple diru
PS. I think you intended to ask us "Kial vi lernas Esperanton?" (Why are you learning Esperanto?) rather than "Kiel vi lernis Esperanton?" (How are you learning Esperanto?).