from this site.Laŭ rekomendo de la IKU-komisiono, la Estraro de UEA decidis pri la prelegoj de la ĉi-jara sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). El 17 ricevitaj proponoj, kadre de la IKU okazos naŭ prelegoj, el kiuj kvar havos daŭrigajn prelegojn kaj servos ankaŭ kiel kursoj de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS): Solidareca agado pri migrantoj kaj rifuĝantoj en Eŭropa Unio (Alcalde), Poliglotoj kaj novaj teorioj pri lingvoakirado (Charters kaj Lee), Pra-kolonia lingvopolitiko en Havajo (Fernández), Instruo de saĝuloj – malproksimorienta lernolibro (Zieba). La aliaj IKU-prelegoj traktos pri tre variaj temoj kiel Sanprizorgado de Orienta Medicino (Chong), Historio kaj evoluo de la kariljona muzikarto (Haazen), La matematiko de primnombroj (Lo Jacomo), Masa spektroskopio por studado de praaj klimataj ŝanĝiĝoj (Raola) kaj Clarence Bicknell, poeto, pionira esperantisto, sciencisto (Tonkin).
The full text of the lectures is available at UEA's online bookstore. Don't know the cost of 2017's text but 2016's is 124 pages and 18 euros.