Page 5 of 5

Re: Luke studas Esperanton

Posted: Wed May 09, 2018 10:12 am
by Meddysong
Estas interese konstati vian progreson, Luke. Mi certas, ke lernante novan lingvon mi ne kapablos resumi mian studadon tre klare en la lernata lingvo mem!

Mi legis en la unua paĝo, ke vi intencas partopreni la kursaron NASK en Usono. Ĉu en ĉi tiu lando vi loĝas? (Mi demandas precipe, ĉar mi loĝas en Britio kaj povus indiki al vi, kie okazos senpagaj kursoj. Kompreneble, se vi loĝas en Usono, ĉi tiuj por vi tute ne estas utilaj.)

Re: Luke studas Esperanton

Posted: Fri May 11, 2018 1:30 am
by luke
Meddysong wrote:Estas interese konstati vian progreson, Luke. Mi certas, ke lernante novan lingvon mi ne kapablos resumi mian studadon tre klare en la lernata lingvo mem!

Dankon Meddysong! Paŝon post paŝo oni iros malproksimen (aŭ eble foren). Mi ŝatas lerni per rekta metodo kaj en Esperanto oni povas.

Meddysong wrote:Mi legis en la unua paĝo, ke vi intencas partopreni la kursaron NASK en Usono. Ĉu en ĉi tiu lando vi loĝas? (Mi demandas precipe, ĉar mi loĝas en Britio kaj povus indiki al vi, kie okazos senpagaj kursoj. Kompreneble, se vi loĝas en Usono, ĉi tiuj por vi tute ne estas utilaj.)

Jes, mi loĝas en Usono. Ĉe NASK, estos kelkaj el foraj landoj, se estas nur la instruistoj :)

Eble iam mi vizitos Britio kaj mi trovos bonajn esperantajn amikojn tie.

Re: Luke studas Esperanton

Posted: Sun Jun 17, 2018 2:11 am
by luke
Estis bedaŭra afero, sed mi perdis mian ankio-dekon por la Baza Radikaro Oficiala, do mi markas mian studblogon kun la fina mezurilo:

: 1436 / 2863 Baza Radikaro Oficiala - Ankio

Sed, ne perdu esperon! Mi rekomencis ankio-dekon kun nova metodo. Ĉi tiu tempo, mi uzas malpli da bildoj ol antaŭe. Mi ankoraŭ la bildojn kun la esperantajn nomojn, sed mi pensas, ke se mi studas kaj povas ripeti aŭ preskaŭ ripeti la difinon de la vortoj, eble estos pli bone.

Ĝis nun, mi restudis 5% da la kardoj.

Morgaŭ estos mia naŭa ekParolu sesio.

Mi sukcesis la Sumoo!
Luko_52a_Sumoo.png


En kelkaj semajnoj, estos La Norda-Ameriko Somera Kurso de Esperanto.
NordAmerikaSomeraKursaro-Esperanto.png
Mi esperas, ke ni ĉiuj havos tiel belan tempon kiel antaŭe.

Ĉe Duolingo, mi havas 11160 XP kaj 126 kronojn, kaj la arbo estas bela blua, verda, ruĝa, kaj oranĝ-kolora.

Re: Luke studas Esperanton

Posted: Sun Jun 17, 2018 4:11 pm
by Meddysong
Ĉu vi fakte partoprenos en NASK, Luke? Laŭ mia kompreno, jam registriĝis 71 homoj, kiu estas nova rekordo (por la 50a NASK) kaj pli ol pluraj naciaj kongresoj :)

Re: Luke studas Esperanton

Posted: Sun Jun 17, 2018 4:25 pm
by luke
Meddysong wrote:Ĉu vi fakte partoprenos en NASK, Luke? Laŭ mia kompreno, jam registriĝis 71 homoj, kiu estas nova rekordo (por la 50a NASK) kaj pli ol pluraj naciaj kongresoj :)


Jes, mi partoprenos. Mi estos unu el iliaj 71 homoj.

Ĉu vi atendos NASKon, aŭ alian Esperantan eventon en la Amerikoj?

Re: Luke studas Esperanton

Posted: Mon Jun 18, 2018 1:22 pm
by Meddysong
luke wrote:Ĉu vi atendos NASKon, aŭ alian Esperantan eventon en la Amerikoj?

Neniam ĝis nun kaj mi dubas, ĉu mi iam denove iros transmaren por ĉeesti Esperanto-kongreson. Kiam mi estis pli juna mi vojaĝis al Hungario, Svedio, Pollando kaj al aliaj landoj, sed nun mi multe preferas turismi kiam ni estos for de la laborejo.

Agrablan NASK-umadon!